Ĉina kuraca taĉmento atingis Jemenon por doni senpagan kuracadon al okulmalsanuloj
2011-01-17
Ĉinaj kuracistoj faras operacion al malsanulo.
La 15-an de januaro ĉina kuraca taĉmento atingis Jemenon kaj komencis unusemajnan senpagan kuracadon por okulmalsanuloj en Sanao, ĉefurbo de Jemeno, kaj la provinco Taiz. En la unua tago post sia atingo la taĉmento donis 20 operaciojn al malsanuloj. Jemenon atingis ankaǔ kuracaj ekipaĵoj donacitaj de Ĉinio kun valoro de 2 milionoj da juanoj.