La torĉa turo de la Pekinaj Olimpikoj denove montriĝis al la publiko
2011-01-17
Antaŭ kelkaj tagoj la torĉa turo de la Pekinaj Olimpikoj translokiĝis sur la torĉan placon en la nordorienta parto de “Birdnesto” kaj denove montriĝis al la publiko. La translokita kaj rekonstruita torĉa turo kun alteco de 31 metroj estas forme tute sama kiel tiu en la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj. Ĝi fariĝis nova vidindaĵo de la Pekina Olimpika Parko.