Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Pri Erasmo en la maja malferma tago
2011-01-18

    Ĉi-jare pasas 500 jaroj de post la apero de Laŭdo de l'stulteco, per kiu la granda pensulo Erasmo de Roterdamo (1466-1536) en satira formo atakis ĉiajn antaŭjuĝojn kaj superstiĉojn. "Erasmo estas la plej granda filo de Roterdamo, sed antaŭ ĉio li estas la plej elstara figuro en la tuta historio de humanismo kaj ĝuste tial ni esperantistoj devas lin koni", skribis la recenzanto de la Esperanta traduko de lia ĉefverko en la revuo Esperanto. Sekve la 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA omaĝos la Erasmo-jubileon per du prelegoj. D-ino Věra Barandovská-Frank faros ĝeneralan enkondukon al la vivo kaj verkaro de Erasmo, kaj Gerrit Berveling prelegos pri Laŭdo de l´stulteco, kiun li esperantigis el la latina originalo. La traduko aperis en 1988 okaze de la 73-a UK en Roterdamo.

 

    La 34-a Malferma Tago okazos sabaton, la 14-an de majo. Krom la du prelegoj pri Erasmo kaj lia klasikaĵo, en la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng