2011-01-19
Preparante la tradician Zamenhof-tagon en la urbo Jekaterinburg, en novembro de la pasinta jaro estis anoncitaj du konkursoj, ligitaj kun la nomo de la iniciatinto de Esperanto:
1. "Letero al Ludoviko Zamenhof"
2. Fotokonkurso "Zamenhof kaj mi"
Organizantoj de la konkurso dankas ĉiujn, kiuj subtenis la iniciaton kaj sendis ajnan kontribuaĵon!
Kiel promesite, sur la paĝaro de uralaj kaj siberiaj esperantistoj legeblas la plej legindaj konkursintaj leteroj, kaj videblas tie ankaŭ la elektitaj fotoj:
Pri la rezultoj:
http://www.ural-sib.org/eo/pri-zamenhof-konkursoj-en-jekaterinburg
Pri la fotokonkurso:
http://www.ural-sib.org/eo/konkursoj/fotokonkurso-zamenhof-kaj-mi/fotokonkurso-zamenhof-kaj-mi
Pri la konkurso de leteroj:
http://www.ural-sib.org/eo/konkursoj/konkurso-letero-al-ludoviko-zamenhof/konkurso-letero-al-ludoviko-zamenhof
Bv. viziti la paĝojn, kaj lasi vian mesaĝon en la rubriko "komentoj"!
Raja kaj Viktor Kudrjavcev
organizintoj
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
|