Ĉina-rusa serĉa kaj sava grupo trovis rusajn alpistojn mortintajn dum montgrimpado antaŭ pli ol unu jaro
2011-01-19
Ĉina grupestro Li Zongli apud la mortintoj
La 17-an de januaro ĉina-rusa serĉa kaj sava grupo trovis la kadavrojn de 2 rusaj alpistoj mortintaj en oktobro de 2009 sur Siguniang-monto en Sichuan-provinco de Ĉinio.
La serĉa kaj sava grupo konsistis el 6 ĉinoj kaj 6 rusoj. Post serĉado de pluraj tagoj ili trovis la 2 viktimiĝintajn alpistojn en la loko 5 350 metrojn super la mornivelo sur la nomita monto.