Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Agadraporto de la Konga Esperanta Virina Asocio
2011-01-20

    Karaj samideanoj,

 

    Ni, la kongaj esperantistaj virinoj, en la nomo de la Konga Esperanta Virina Asocio (KEVA), estas kontentaj komuniki al vi nian jarfinraporton. Kiel vi scias pri la ekzisto de nia Esperanta virina agado, ni malfermis ĝin en la 30-a de septembro de 2010 en la sidejo de DKEA.

 

    Ĉar tio koncernas al la virinaj aferoj, nia asocio zorgas pri ĉiuj virinaj problemoj kaj instruas Esperanton ĉe siaj membroj kaj aliaj kiel unopuloj, ktp.

 

    KEVA jam havas siajn membrojn en tri provincoj kiel vi sekvas ĉiujn eventojn de la asocio.

 

    Do, KEVA havas kiel membrojn en Kinshasa: nun preskaŭ 25 junuloj kaj 7 infanoj.

 

    En malsupra Kongo, en Lukala, estas pli ol 30 KEVA-membroj.

 

    En Bandundu-provinco estas pli ol 25 virinoj.

 

    Inter la KEVA-aj membroj ekzistas la georfoj kaj vidvinoj.

 

    Lernolibroj ĝis nun, KEVA havas Junul-kurson, kiun ĝi uzas, poŝvortaron, kaj "Cours rationnel d'espéranto". Ni indikas ĉi tie, ke tiu libro estas necesa precipe por la komencantoj.

 

    Ni uzis ankaŭ unu kasedon pri "Cours rationel d'esperanto" kaj bone estas.

 

    Instruistinoj de la jaro 2010 de KEVA:

 

    Ni estas instruistinoj de ĉiuj homoj, eĉ virojn ni instruas.

 

    S-ino Leonie MPUTU intruas Esperanton precipe al infanoj kaj aliaj virinoj el Binza Ozone;

 

    S-ino Lylie KANDOLO instruas Esperanton en sia klubo de UPN;

 

    S-ino Nelly MASEMI instruas ĝin ĉe la unopuloj, pastrinoj kaj virinoj, kiuj laboras en ŝtata oficejo pri turismo de la lando.

 

    Aktivecoj de KEVA EN 2010:

 

    De septembro de 2010 ĝis la fino de decembro de 2010, grandaj kaj gravaj estis KEVA-laboroj dum tiu tempo.

 

    Aparte Kinshasa-kunvenoj ĉiusabate en la sidejo de DKEA, KEVA faris kunvenon en Lukala por la unua kontakto de siaj membroj el malsupra Kongo ĉar tie estas la bazo de esperantistaj virinoj el malsupra Kongo. Tio okazis tre bone malgraŭ pluvo; ĝi kunigis dek kvin partoprenantojn antaŭ la dua vicprezidanto de DKEA s-ro Jozefo NLANDU LUYALU kaj la KEVA-Konsilanto s-ro WA DANA MONSHETNHY.

 

    KEVA prelegis la 27-an de decembro okaze de la internacia Esperanta virina tago, kun s-ino Nelly kaj s-ino Charlene ENONGO, la gvidantino de Aidoso kaj perfortoj.

 

    Ni indikas ankoraŭ ke kelkaj KEVA-membroj partoprenis en ĉiuj manifestacioj ĉe DKEA, ekzemplo en ĉiuj akceptoj de la fremduloj en la sidejo, ĉiuj Esperantaj festoj.

 

    Peto Keva deziras librojn, materialojn pri agrikulturo, kaj financojn por akiri la KEVA-statutojn kaj regularon. Ankaŭ devas starigi sian sidejon en Kinshasa, Lukala kaj Popokabaka kaj deziras subtenon. Bv. subteni KEVA se tio plaĉas al vi karaj legantoj.

 

    Farita en Kinshasa, la 13-an de januaro de 2011.

 

    Por KEVA!

 

    (MAYIKA Marianne, sekretariino)

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng