2011-01-21 Ankaŭ en la nova jaro diligente partoprenas la lernantoj de Nicolai bazlernejo la Esperanto-lecionon unu fojon semajne. La lernejo sukcese partoprenis en trilanda Comenius-projekto inter 2008-2010: kelkaj infanoj daŭre flegas la personajn kontaktojn kun la alilandaj geamikoj.
La instruadon prizorgas Zsófia Kóródy kaj Otto Kern (kiel anstataŭanto), oftas ludoj, kantoj, rakontoj. Krom la internacia lingvo la kursanoj lernas ankaŭ pri aliaj landoj, urboj, aliaj kulturoj.
(el www.esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|