Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina papertranĉaĵo- ''Jianzhi''
2011-01-24


Papertranĉaĵo 

 

    Mi kaj mia kolegino Chen Ji kune kun eksterlandaj laborantoj de Ĉina Internacia Eldona Grupo per nia oficeja buso iris viziti la ekspozition, organizitan de Ĉina Asocio pri Papertanĉaĵoj. La ekspozicio estis perfekte organizita. Ĉiuj salonoj en la dua kaj kvara etaĝoj de la ekspozicejo estis ornamitaj per papertranĉaĵoj laŭ ĉiuj eblaj manieroj. Impresis min la planko en granda salono kovrita per papertranĉita tapiŝo.

 


Papertranĉaĵa tapiŝo

 
 
Ronda papertranĉaĵo

 

    Ĉinoj nomas la papertranĉadon ''Jianzhi''. ''Jianzhi'' estas antikva tradicia ĉina popola arto por tranĉado de diversaj paperaj figuroj. Tiu ĉi arto postulas paciencon kaj plej ofte estas eltonditaj figuroj de birdoj, bestoj, fiŝoj, floroj, herboj kaj multaj aliaj objektoj. Oni diras, ke la figuroj venas de la homa imago, koro kaj animo.

 

    Dum la ekspozicio en agrabla medio majstroj de tiu ĉi metiarto instruis la dezirantojn kiel eltondi figurojn. Al mi ŝajnis malfacile, mi ne kuraĝis provi kaj nun bedaŭras pri tio.

 


Majstroj montras al la ĉeestantoj kiel eltondi figurojn. 

 


Vizitantoj eltondas paperajn figurojn sub la instruo de la majstroj 

 

    Onidire, ke la papertranĉado estas profitodona laboro kaj tial ofte ĉiuj membroj en la familio okupiĝas pri tio. ''Jianzhi'' oni transdonas kiel familian profesion de gepatroj al infanoj, de generacio al generacio. Nur helpe de tondrilo kaj folio kolora papero, plej ofte ruĝa, ĉinoj lerte eltondas bildojn kun diversaj simboliko kaj temaro. Per tiuj papertranĉaĵoj ili ornamas pordojn kaj fenestrojn dum la gravaj familiaj festoj, kiel ekz. la Printempa Festo kaj geedziĝfestoj. ''Jianzhi'' esprimas la homan ĝojon de la vivo kaj iliajn bondezirojn por sano, bonŝanco, abunda rikolto kaj prospero.

 


Enhavoriĉa papertranĉaĵo

 


Diverskolora papertranĉaĵo 

 

    Ni ricevis kiel donacon la libron ''A Collection of works'' de Jiao Wenjun. La aŭtoro mem ĉeestis en la ekspozicejo, kun pacienco instruis la dezirantojn kiel eltondi paperajn figurojn, volonte ŝtampis leporon en la libro kaj disdonis aŭtografojn al la ĉeestantoj...

 


Jiao Wenjun, la aŭtoro de la libro ''A Collection of works''  

 


La donacita al mi libro ''A Collection of works'' kun ŝtampita leporo kaj aŭtografo de Jiao Wenjun 

 

    Nun mi rememoras, ke en mia domo mi havas albumetojn kun tiuj papertranĉaĵoj, kiuj mi ricevadis de miaj ĉinaj korespondantoj. Fakte, ''Jianzhi'' estas tre valora kaj taŭga donaco al ekstrelandaj amikoj, ĝi montras ĉinan kulturon kaj estas malpeza por sendi aŭ kunporti.

 

    Post agrablaj vidaĵoj de okuloj kaj animo reen ni travivis la densan trafikon en Pekino- iren, tagmeze ni veturis unu horon per nia oficeja buso kaj reen, post la 16-a horo ĝuste 3 horojn.

 


Diverskolora papertranĉaĵo

 
 


Enhavoriĉa papertranĉaĵo

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng