| 2011-01-25
 Kamparano-laboristoj flugontaj al Chongqing |
La 23-an de januaro, antaŭ la tradicia ĉina festo Printempa Festo, 320 eminentaj kamparano-laboristoj revenis hejmen per aviadilo senpage. Tio estas premio de la Ningbo-a Ĝenerala Sindikato de Zhejiang-provinco kune kun aliaj kompanioj pro ilia elstara laborado. Ili povas atingi 4 urbojn per aviadilo: Chongqing kaj Chengdu en sudokcidenta Ĉinio, Changsha en mezsuda Ĉinio kaj Xi'an en nordokcidenta Ĉinio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua |