La 13-an de januaro Esperanto-Asocioj Guangdong-a kaj Kantona kune organizis ceremonion por festi la proksimiĝantan ĉinan tradician Printempan Feston. En la ceremonio gvidantoj de la asocioj raportis laboron de la asocioj en la pasinta jaro kaj konigis al la partoprenantoj gravajn eventojn ĉinajn kaj eksterlandajn. Veteranaj e-istoj kuraĝigis al la asocianoj pli bone labori por la loka E-movado.
(Kontribuita de la Guangdong-a kaj Kantona E-Asocioj)