La 24-a de januaro je la deksesa kaj kvardek minutoj laŭ loka tempo (je la dudekunua kaj kvardek minutoj laŭ pekina tempo), okazis terorista atako en la Domodedovo Flughaveno de Moskvo, ĉefurbo de Rusio. Ĝis tiam kiam la ĉina raportisto sendis sian raporton, 35 homoj mortis kaj 180 vundiĝis. Laŭdire, antaŭ la atako la flughaveno ricevis averton. Rusa prezidento Dmitri Medvedev diris, ke tio estas terorista atako kaj ordonis fari ĝisfundan enketon.