Ĉina packonserva trupo ricevis Honoran Ordenon de Paco
2011-01-26
Estro de la ĉina packonserva trupo Wang Zhen ricevas la ordenon.
Ĉinaj packonservaj armeanoj en Darfuro
La 24-an de januaro en Nyala, ĉefurbo de Suda Darfuro en Sudano, UN donis Honoran Ordenon de Paco al 315 armeanoj de la 4-a ĉina packonserva trupo en Darfuro, por laŭdi ilian kontribuon al packonservado. 84 el la armeanoj ricevis la ordenon duafoje.