22 gravaj historiaj restaĵoj de Tibeto estas riparataj
2011-01-26
Riparado ĉe la piedo de Potala-Palaco
Laŭ informo de la Ĉina Ŝtata Buroo de Historiaj Restaĵoj, la riparada programo de 22 gravaj historiaj restaĵoj de Tibeto jam komenciĝis kaj glate progresas. Ĝis nun oni jam investis por tio pli ol 380 milionojn da juanoj (ĉirkaŭ 6.6 juanoj = 1 usona dolaro) kaj la totala planita investo estos 570 milionoj da juanoj.
La 22 historiaj restaĵoj inkluzivas templojn Zhaxi Lhunbo, Zhaibung kaj Sera.