2011-01-26 2-a GES okazos en Wagrowiec (60 km de Poznan) de la 25-a -- 29-a de junio 2011 kaj relative de la 25-a -de junio -- 3-a de julio 2011.
GES estas kultur-politika aranĝo kun varia programo (studado, prelegoj, vespera kanto ĉe fajro, ekskursoj, diskutado..).
Dum du tagoj okazos sesio de Eŭropo-Demokratio-Esperanto ( EDE ) Federacio. EDE estas nova Esperanta demokratia partio, kiu batalas por lingva demokrateco en Eŭropo. Ĝis nun ĝi ekzistas en Francio, Germanio, Hungario kaj ekestas en Pollando kaj Hispanio. Intereson montras ankaŭ laste Bulgario. Tiuj landoj kreas EDE -FEDERACION.
La kostoj estas 70,00 eŭroj por unua periodo, relative 110 por tuta periodo, se iu volas pli longe resti kaj ripozi ĉe la lago. ( 4, relative 8 tranoktoj, programo, ekskursoj...) Estas interalie planata tuttaga aŭtobusa ekskurso al Malborko kun plej granda brika teŭtona kastelo kaj Esperanto -- Parko de la Mondo kun 42 ZEO-j (Zamenhof-Esperanto-Objektoj) , la plej multaj en la mondo en unu loko. Plej verŝajne ĝi okazos la 30-an de junio. Tranoktoj estos en kampadejaj dometoj, varmigitaj kun varma kaj malvarma akvo kaj duŝejo, necesejo, aŭ en hotelo. Nutrado laŭ propra ebleco. Eblas surloke.
Aliĝilojn, precipe de la landoj kiuj bezonas invitleterojn, sendu al:
Centro de Esperanta Kulturo
ul. Kosciuszki 49
62-100 Wagrowiec
Pollando
Banka ligo: Franciszek Witucki, IBAN; BPKOPLPW,
K-to: PL50 1050 5558 1111 1449 8830 0034
Pluraj informoj: s.rynduch@gmx.de , fr.witucki@gmail.pl
( Kontribuo de Stanislaw Rynduch )
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|