2011-01-27
La 26-an de januaro, inaŭguriĝis en Davos de Svisio Jarkunveno de Davos-Forumo 2011, kiu daŭros 5 tagojn. La prezidanto de Monda Ekonomia Forumo (Davos-Forumo) Klaus Schwab diris, ke tiun ĉi forumon ĉeestos pli ol 30 ŝtatestroj, pli ol 1400 komercistoj kaj 8 prezidantoj de centraj bankoj.
La temo de tiu ĉi forumo estas "komuna regularo sub la nova situacio", kiu montris la plej zorgatan problemon de multaj ŝtatestroj, t.e. la komuna valora koncepto kaj regularo supozeble perdotaj en la pli kaj pli komplika kaj interrilatigita mondo. Sub la temo estas 4 branĉaj temoj: Fronte al la nova situacio, ekonomia perspektivo kaj ellaboro de politiko pri inkluziva kresko, subtenado de la agada plano de G 20 kaj konstruado de sistemo kontraŭ tutgloba risko.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Li Jianhua
|