2011-01-28
84-a SAT-KONGRESO
SARAJEVO 30.07 – 06.08.2011
Temo: Tutmondiĝo kaj nacia fenomeno
Kongresurbo
la ĉefurbo de la ŝtato Bosnio kaj Hercegovino
la urbo de KULTURO kie renkontiĝas la Oriento kaj la Okcidento
la urbo de RELIGIO kie kunekzistadas je distanco de nur cent metroj ĉefpreĝejoj de kvar grandaj mondaj religioj – «la eŭropa Jeruzalemo»
la urbo de moderna eŭropa HISTORIO en kiu la atenco en 1914 komencigis la unuan mondmiliton
la urbo de TURISMO kun multaj vizitindaj monumentoj, tre pitoreska malnova urbo kaj la bela ĉirkaŭaĵo.
Kongresejo
Hotela komplekso TERME en Ilidža (Iliĝa), pitoreska urboparto de Sarajevo, la plej populara loka ripozejo, basenoj kun fluanta kaj termala akvoj, granda parko, aleo-promenejo 4 km longa al fonto de la rivero Bosna, termofontoj, scenejo.
Loĝado
En la hotela komplekso je dispono estas hoteloj TERME, Hungaria, Hercegovina, Austria kaj Bosna, ĉiuj kun 1-litaj kaj 2-litaj ĉambroj, necesejo, duŝejo, televido, basenoj kun termala akvo, saŭno, masaĝo, sportejoj, ambulatorio, frizejo.
La hoteloj “Hungaria” kaj “Hercegovina” sufiĉe imponaj, vilaecaj kaj malpligrandaj, en kiuj kutime loĝas altnivelaj gastoj (diplomatoj, manaĝeroj, steluloj sportaj, muzikaj kaj kulturaj, ktp.), konstruitaj dum la Aŭstro-hungaria epoko – la ĉambro estas pli komfortaj.
Hotelo “Terme” konstruita dum socialisma Jugoslavio havas iom aliajn normojn – ĝi estis fakte destinita esti kuracbanejo por diversaj malsanoj al kio ĝi ankaŭ nun parte servas.
Manĝoj estas sur principo de t.n. sveda tablo (je dispono sur tablo estas pluraj manĝaĵoj kaj ĉiu elektas por si mem specon kaj kvanton).
Lokaj ekskursoj
D1-Urbovizitado- promenado tra jarcentoj, Malnova parto de Sarajevo.
D2-Milita tunelo
la tunelo fosita en 1993 sub flugejo de la sieĝita urbo.
D3-Bosniaj piramidoj - sensacie, en Visoko je 30 km de Sarajevo estas malkaŝitaj antikvegaj piramidoj !!!
D4-Promenado al fonto de la rivero Bosna
aleo-promenejo 4 km longa, ebla veturado per fiakro.
Tuttagaj ekskursoj
T1- Mostar - pitoreska urbo kun simbola Malnova Ponto sub protekto de Unesko ; lunĉo en Blagaj, spiritejo de derviŝa ordeno ĉe fonto de rivero Buna.
T2- Srebrenica – tipa bosnia urbeto konata pro arĝentminej kaj sanigaj banejoj; famiĝis en 1995 pro unua genocido en Eŭropo post la dua mondmilito ; poste vizito al urbo Tuzla.
Se vi ne jam aliĝis, elŝutu la aliĝilon kaj resendu ĝin plenigita al OKK.
Por elŝuti la aliĝilon alklaku ĉi liglion:
http://satesperanto.org/IMG/pdf/sat...
aŭ rekte la bildon ĉi suban.
Adresoj de la Organiza Kongresa Komitato (OKK)
Poŝtadreso:
84-a SAT-KONGRESO
Pf. 452
Kralja Tvrtka 19
BA-71000 SARAJEVO
Bosnio kaj Hercegovino
Telefono: +387 33 205 487
Telefakso: +387 33 205 487
Retadresoj:
www.esperanto.ba
www.satesperanto.org
info ĉe esperanto.ba
satkongreso ĉe esperanto.ba
programkontribuantoj: satprogramo ĉe esperanto.ba
fetah.zvirac ĉe energoinvest.com
senad.colic ĉe esperanto.ba
(el SAT)
Redaktoro: Niu Xueqin |