2011-01-28
La 25-an de januaro okazis kunveno de eksteraferaj ministroj de Ĉinio kaj membrolandoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL) en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio.
La temo de la kunveno estas strategia kunlaboro de Ĉinio kaj ASAL. En la kunveno, la ĉeestantaj eksteraferaj ministroj interŝanĝis opiniojn pri la 20-a datreveno de la fondiĝo de la dialoga interrilato de ambaŭ flankoj, konstruado de la liberkomerca regiono kaj kunlaboro de orienta Azio por akceli strategiajn partnerajn rilatojn de la du flankoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua |