2011-01-28
Antaŭ nelonge en Tokio, ĉefurbo de Japanio, inaŭguriĝis foto-ekspozicio "Xinhua Fotogalerio", okazigita de ĉina Xinhua-a Novaĵagentejo. Gratulis ĝin japana eksterafera ministro Seiji Maehara kaj ĉina ambasadoro en Japanio Cheng Yonghua. Ĉeestis ĝin pli ol 100 oficistoj el ĉina ambasadorejo kaj japana eksterafera ministerio. 50 fotoj pri Kantona Azia Sportkunveno, inkluzive de 20 fotoj de ĉinaj sportistoj kaj 20 de japanaj sportistoj eksponiĝis en la 6-taga ekspozicio. Ĝis nun jam okazis la ekspozicio en pli ol 10 landoj en Afriko kaj Latin-Ameriko.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong |