Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Nova programo en la Januara Monatfino
2011-01-28

    Pro subita akcidento al sia edzino, c-ano Francisko Degoul bedaŭrinde ne povos gvidi la Kulturan Monatfinon de KCE en Ĉaŭdefono, 29-30 januaro 2011.

 

    La programo daŭre antaŭvidas la Asembleon de Kultura Centro Esperantista, je 10h00 matene en dua kunvoko. Posttagmeze, la ĉeestantoj koncentriĝos al la strukturo kaj laborprojektoj de la lernejo.

 

    Specialan atenton ricevos la progreso de LTSEC, la lingvotesta sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de KEFR, Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Studgrupo ekzamenos didaktikajn materialojn, utilajn por la lingvotestado. Interalie okazos la unua esperanta apliko de la ludkartaro "Emocioj" .

 

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng