2011-02-01
Karaj legantoj,
La 3-an de februaro venos la Printempa Festo, la plej grava festo de ĉinoj kiel Kristonasko en la okcidentaj landoj. En la sekvaj ses feriaj tagoj ĉinoj ĝuos kunestadon de familianoj, vizitos parencojn, amikojn por esprimi sian novjaran saluton.
Ĉi tie ni, redaktoroj de El Popola Ĉinio, anticipe esprimas nian elkoran saluton kaj deziras al vi sanon, ĝojon kaj agrablan semajnon!
Nia retejo ĝisdatiĝos en la 9-a de februaro, ni petas vian pardonon pro nia portempa halto de informlivero en tiuj tagoj!
La Red. |