2011-02-09
 Artistoj en prezento |
De la 2-a ĝis la 7-a de februaro okazis en Shijingshan-parko la 11-a Pekina Templa Foiro kun partopreno de fremdlandaj artistoj. Dum la foiro faris prezentadon artistoj kaj artaj trupoj el Britio, Francio, Rusio, Grekio kaj aliaj landoj. Tie la vizitantoj povis ĝui alilandajn spektaklojn, gustumi alilandajn manĝaĵojn kaj sperti alilandajn amuzaĵojn.
La templa foiro, kiel ĉina tradicia moro, ĝenerale okazas en festoj aǔ en difinitaj datoj kaj estas nomata kiel ĉina karnavalo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|