300 mil homoj vizitis la Ĉinan Pavilonon dum la Printempa Festo
2011-02-09
Homoj vicatendas ekster la Ĉina Pavilono.
Kiel unu el la konstante konservitaj pavilonoj de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, la Ĉina Pavilono estas malfermita al la publiko de la 1-a de decembro 2010 ĝis la 31-a de majo 2011.
Laŭ la plej nova statistiko de la Ĉina Buroo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, en la sep-tagaj ferioj de la Printempa Festo, la Ĉina Pavilono akceptis 300 mil ĉinajn kaj fremdlandajn vizitantojn.