Okazis en Panmunjom intertrakto pri militaj aferoj inter la Korea Respubliko kaj la Korea Popol-Demokratia Respubliko
2011-02-10
Matene de la 8-a de februaro okazis en Panmunjom intertrakto pri militaj aferoj inter la Korea Respubliko kaj la Korea Popol-Demokratia Respubliko. Ĝi estas la unua intertrakto de la nivelo de superaj koloneloj 4 monatojn post la intertrakto en la 30-a de la pasinta septembro. Du flankoj faris diskuton pri la temo, nivelo kaj tagordo de la altnivela intertrakto pri la militaj aferoj.