Ban Ki-moon alvokas ordan kaj pacan transiron de regpotenco en Egipto
2011-02-10
La 8an de februaro Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris post la kunsido de la Konsilio de Sekureco de UN al amaskomunikiloj, ke transiro de la regpotenco en Egipto devas estis paca kaj orda, kaj li esperas, ke la egiptaj registaro kaj popolo devos fari inter si "veran dialogon".