2011-02-11 La videoj de "La Ĝardeneto de la Infanoj" estas tuj alireblaj iloj. La pedagogiaj ekzemploj ŝajnas al ni sufiĉaj.
Cele al tutmonda disvastigo, ni pensis peti de niaj esperantistaj geamikoj Esperanto-tradukon. Ni petas la eksterlandajn esperantistojn traduki al siaj gepatraj lingvoj, por ke multaj povu profiti el la koncepto kiu ĝojigas infanojn.
Multaj laboras sub impulso de Philippe Stride en la departemento Côtes d'Armor. Nia blogo iom post iom fariĝas dulingva http://gxardeneto.chez-alice.fr .
(E. Rolland)
--------------------------------------------
Rimarko HM:
Emmanuel Rolland havas ankaŭ alian blogon http://lepetitjardin22.canalblog.com / kun parto el la tekstoj en Esperanto-traduko.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|