Homoj kaj mevoj kune ĝuas la novan Printempan Feston
2011-02-11
Dum la 7-taga feriado de la Printempa Festo urbanoj kaj turistoj en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, ĝuis sub la hela sunlumo la printempan etoson kune kun ruĝbekaj mevoj el fora Siberio en la herbo-maro Dianchi, la parko Cuihu kaj aliaj pitoreskejoj de la loko.
Ruĝbekaj mevoj estas honoraj civitanoj de la printempa urbo Kunming kaj tie travintras ĉiujare. Ĉi-vintre tien enmigras pli ol 30 mil ruĝbekaj mevoj.