de CEZAR (Germanio)
Mi celojn ja havas,
la celoj tre gravas.
Mi vivas por belo,
min logas mielo.
Mi vivas por vero
kaj justo sur Tero.
Sub veloj , sur reloj,
mi venas al celoj.
La cel' estas vojo
kaj eble la ĝojo.
Volonte mi iras,
aeron enspiras.
En nuboj mi velas,
en rev' enĉielas.
Sed viv ' min pli ravas,
se celojn mi havas.
(el la blogo de samideano Sun Mingxiao el Shandong-provinco, Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua