2011-02-12
La 10-an de februaro inaǔguriĝis en Kanbero, ĉefurbo de Aǔstralio, la unua “Ĉina Tago” kaj “Ĉina Kultura Jaro”. La inaǔguran ceremonion en la ĉina ambasadorejo en Aǔstralio ĉeestis ĉirkaǔ 2 000 homoj inkluzive de Chen Yuming (meze), ĉina ambasadoro en Aǔstralio, Crean (dekstre), aǔstralia ministro pri regiona disvolvado kaj tiu pri arto, Bishop (maldekstre), vicestro de la aǔstralia opozicia partio, aǔstraliaj ŝtatoficistoj kaj parlamentanoj, diplomatoj de diversaj landoj en Aǔstralio, reprezentantoj de ĉinaj entreprenoj kaj ĉindevenaj aǔstralianoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |