2011-02-12 La tuthungaria ĉefa radiostacio MR1 Kossuth elsendis du programojn pri Esperanto. En ambaŭ estis raporto ankaŭ pri Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo kaj intervjuo kun Zsófia Kóródy, kunlaborantino de la Interkultura Centro Herzberg.
La raportisto, Szabolcs Dull -- iama studento de Zsófia en Hungario -- faris interesan intervjuon ankaŭ kun László Szilvási (la Kultura Esperanto-Asocio), Tötösné Gados Zsuzsa (mezlerneja Esperanto-instruistino) kaj István Ertl.
Jen la programoj en la hungara (kun kelkaj vortoj, frazoj kaj kantoj en Esperanto), mp3 formato:
1. "Sabat-mateno" (05.02.2011, ĉ. 6 minutoj, 4,5 MB);
2. "Defio" (10.02.2011, ĉ. 15 minutoj, 10,3 MB).
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|