Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento eldonita
2011-02-17

 

    La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano estas unu el la ĉefaj verkoj de la ĉina fama moderna verkisto Lao She, kiu ricevis la titolon "Popola Verkisto" pro siaj verkoj Kamelo Ŝjangzi, Tetrinkejo k.s

 

    Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito. Per la sorto de la familio la romano montris la mizeran vivon de tiamaj ĉinoj kaj per la priskribo de ilia batalo kontraŭ malamikoj la verkisto prikantis iliajn patriotismon kaj bravecon kontraŭ la invadantoj.

 

    En 1988 tiama Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis la alian faman romanon de Lao She Kamelo Ŝjangzi, kaj ĉi-jare El Popola Ĉinio aperigos lian alian romanon Tetrinkejo.

 

    La libro kun 21cm , 1248 paĝoj havas 100 paragrafojn kaj ok miliardojn da vortoj. Prezo: 98 eŭroj.

 

    Adr. El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.

 

Retpoŝto: elpc@china.com

 

Redaktoro: Chen Ji

 
Sinjoro Miroslav Smyčka estas unu el la malmultaj profesiaj artistoj, kiuj bonege regas Esperanton kaj daŭre agas por ĝi pere de sia talento.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng