|   2011-03-01  
 
  
de VASILIJ EROŜENKO (Rusio) 
  
| 
 Mia kara, mia bona, 
mia nobla belulin' ! 
Ciganino diras veron, 
ciganin' ne trompas vin.  |  
| 
 Scias mi knabinajn revojn, 
la sekretojn de la kor'. 
Scias mi pri malfeliĉo, 
scias mi pri amdolor'.  |  
| 
 Kredas vi, ke la feliĉo, 
estas via vera sort'. 
Kredas, ke belec' kaj amo, 
Akompanos vin ĝis mort'.   |  
| 
 Kredas vi, ke ne ŝanĝiĝas, 
vira amo sub la sun'. 
Kredas vi, ke la amikoj, 
ne perfidos sub la lun'.   |  
| 
 Kredas vi, sed mia kara, 
mia nobla belulin' ! 
Kredu min, mi diros veron, 
ciganin' ne trompos vin.   |  
| 
 Daŭra amo, daŭra ĝojo, 
estas vana belesper' : 
En la mond' ŝanĝiĝas ĉio; 
Ĉio pasas sur la ter'.   |  
| 
 Pro l' amat', pro la amikoj, 
Venos plej malĝoja hor'. 
Kaj por ĉiam nur sopiro, 
restos en la juna kor'.   |  
| 
 Mia kara, mia bona, 
vin kompatas ciganin': 
Plej fidataj vin perfidos, 
Plej amataj trompos vin.  |  
| 
 Mia kara, mia bona, 
kompatinda belulin'! 
Ciganino vin kompatas, 
sed ne povas helpi vin.  |  
| 
 Ne ekzistas ja sorĉado, 
kontraŭ la fatala mort'. 
Ne ekzistas talismanoj, 
kontraŭ malbenita sort'.  |  
| 
 Sed memoru, ne forgesu, 
mia kara belulin' ! 
Estas io en la mondo, 
kio ne perfidos vin.   |  
| 
 Tio estas la ponardo, 
tio estas mortvenen' ; 
kiam ĉio vin perfidos, 
ili estos vera ben'.   |  
| 
 Vi memoru, ne forgesu, 
mia nobla belulin' ! 
En la venĝ' ponard' vin helpos, 
mortvenen' ne trompos vin.   |  
| 
 Mia kara, mia bona, 
mia nobla belulin' ! 
Ciganino diras veron, 
ciganin' ne trompos vin.  |    
(el blogo de samideano Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio) 
Redaktoro: Wang Lihua  |