Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Tibeto plenforte disvolvas purajn energiojn
2011-03-07

de YAO CHUNYAN

 

    En la venontaj kvin jaroj Tibeto plenforte popularigos la uzadon de puraj energioj, inkluzive de fototermo, fotoelektro, ventenergio kaj tervarmo, taŭgaj por la altebenaĵa medio.

 


Vent-sun-energia centralo sur paŝtejo 

 

    Tibeto starigos ŝtatnivelan sunenergian bazon, intensigos la esploron pri la tekniko de novaj energioj, precipe de sunenergio, kaj la disvastigon de la produktaĵoj, pluigos la esploron pri la metan-utiligo kaj biomasa energio en la altaltituda regiono, solvos la problemon pri la nesufiĉeco de energifontoj kaj tiun pri la vintra hejtado en urboj kaj rapidigos la provon de ventenergia centralo en la norda regiono.

 

    Tibeto havas la plej fortan sunradiadon en Ĉinio, kaj tie ĉiujare la suno brilas pli ol 3300 horojn. Tio estas la aparta avantaĝo por la utiligo de fotoenergio kaj termoenergio. En la jaro 2008 Tibeto komencis la strategion pri disvolvo de puraj energioj. La malnova vivmaniero preni lignon kaj herbon kiel brulaĵojn estas anstataǔigita per la utiligo de metano, sunenergio, likvigita petrolgaso kaj aliaj novaj energioj por protekti la medion.

 


Fotovoltaa centralo konstruata en Damxung, Lasao 

 

    En Tibeto 395 mil sunenergiaj kuirfornoj estas uzataj; la totala kapacito de vent-sun-energiaj centraloj kalkuliĝas al 220 kilovattoj; kaj la hejtado per sunenergio kovras 10 mil kvadratajn metrojn. En senelektraj regionoj oni starigis 121 fotovoltaajn centralojn kaj la test-platformon de funkcioj de la fotovoltaa modulo. Tibeto estas unu el la provinc-nivelaj regionoj de Ĉinio, kiuj plej efike kaj amplekse utiligas sunenergion.

 

    Tibeto estas riĉa je tervarma resurso. La tervarma centralo de Yangbajain estas la plej granda en Ĉinio. Tervarma energio estas uzata ne nur en novaj hoteloj, restoracioj kaj publikaj lokoj en Lasao, sed ankaŭ en loĝeja hejtado, forcejo, medicina servo kaj prilaboro de brutoj.

 


Virino varmigas akvon per suna energio 

 

    Krome tibetanoj prenas metanon kiel brulaĵon por kuirado kaj produktas elektron per ventenergio. La registaraj administracioj klopodas maksimume utiligi purajn energiojn de la altebenaĵo.

 


Vilaĝano uzas metanan kuirfornon en la gubernio Qüxü 

 

    En la venontaj kvin jaroj Tibeto rekuperos eluzitajn veturilojn, elektronikajn produktojn, paperojn, pneŭtojn, metalojn kaj traktos ĉiutagajn rubaĵojn kaj ŝlimon por reutiligo. Ĝi alvokas protekti la altebenaĵan ekomedion per ŝparado kaj efika utiligo de resursoj, redukto de poluaĵa ellaso, kaj disvolvo de ekologia kaj cirkuligebla ekonomio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng