2011-03-15
Matene de la 15-a de marto la ĉina internacia savtaĉmento konsistanta el 15 membroj komencis savadon en la urbo Oofunato de la gubernio Iwate Ken, Japanio.
Vespere de la 13-a de marto la ĉina internacia savtaĉmento atingis la urbon Oofunato, kaj ĝi estas la unua internacia savtaĉmento al la urbo. La ĉefa tasko de la ĉina internacia savtaĉmento estas serĉo de vivantoj kaj garantio de provizado de elektro kaj telekomuniko en la katastrofejo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin
|