Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Aprilo
2011-03-30

 

    01-03: La 6-a Sabla Printempo en Milevsko, Ĉeĥio. Tradukado de ĉiĉeronaj kaj geografiaj (vikipediaj kaj retejaj) tekstoj. retpoŝto: pisek@esperanto.cz.

 

    01-03: 69-a regiona staĝo de Esperanto en Ban/Meurthe Clefcy, Francio. Staĝo kun prelegoj de Bardhyl Selimi el Albanio, planto-kolektado kaj konversacia kurso. Distra vespero kun FAMO. * Esperanto-France-Est, Simone Cajelot, 4 route de la Beurée, FR-88230 Fraize, Francio. TTT-paĝo: http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr; retpoŝto: simone.cajelot@sfr.fr aŭ andreo.ag09@sfr.fr.

 

    01-03: 2-a Esperanta 'Humurino' en Odeso, Ukrainio. Renkontiĝo por esperantistoj kaj amikoj de Esperanto. Partopreno en la Urba Karnavalo, ekskurso, koncerto kaj pikniko. * Odesa E-klubo "Blanka Akacio",  http://humurino.inf.ua; retpoŝto: viktor.alder@gmail.com.

 

    04-08: Lingva seminario en Nilvange, Francio. Plialtigi la lingvonivelon de la partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la belega regiono de Loreno apud Luksemburgo TTT-paĝo: www.esperantothionville.ass0.fr/; retpoŝto: esperanto-thionville@laposte.net; bruno.henry.esperanto@gmail.com.

 

    08-10: 92-a Brita Kongreso de Esperanto en Eastbourne, Britio. Kongresa temo: "Lumturoj, lumuloj kaj lumaĵoj". * Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DE, Britio. TTT-paĝo: www.skotlando.org/brita-kongreso-esperantaversio/la-brita-kongreso-de-esperanto-2011/prila-kongreso/; retpoŝto: ivor@impax.org.uk.

 

    11-15: Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado kaj preparado al la scienc-teĥnika branĉo de la kapableco, en Kvinpetalo. * Kvinpetalo, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio. tel.: 33(0) 549 034 314. TTT-paĝo: http://kvinpetalo.org/spip.php?rubrique5; retpoŝto: informoj@kvinpetalo.org.

 

    11-16: Lingva seminario en Skokovy. Aranĝo de Asocio de Esperantistaj Handikapitoj, sed ne nur por handikapitoj. retpoŝto: nechvilep@seznam.cz.

 

    14-16 kaj 23-24: Festa Renkonto Internacia de Geknaboj "FRINGOJ" por infanoj kaj gejunuloj 8/17-jaraj, E-lernantoj kaj iliaj instruistoj. * Kulturdomo de Esperanto, Chateau de Grésillon, FR-49150 St. Martin d'Arcé, Francio. TTT-paĝo: http://gresillon.org/spip.php?article23; retpoŝto: kastelo@gresillon.org; eliz.barbay@wanadoo.fr.

 

    15-29: Flugkaravano al Ĉinio lige al Internacia Esperanto-Konferenco en Wuhan pri la temo "La ĉina saĝo". Ŝanhajo – Wuhan – pejzaĝo ĉirkaŭ la rivero Li - Honkongo.  retpoŝto: chrdle@kava-pech.cz.

 

    16: Esperanta Sabato en Vannes, Francio. Venu esperantumi gramatike, lude, teatre kaj gimnastike! * Esperanto-Vannes, 20 place Fareham, FR-56000 Vannes, Francio. retpoŝto: esperanto.vannes@hotmail.fr

 

    18-23: IEK 11, Internacia Esperanto-Konferenco en Wuhan, Ĉinio. Kun antaŭkonferenco en Pekino. La traktota temo: "La ĉina saĝo" TTT-paĝo: http://osiek.org/index.php, OSIEK kasisto@osiek.org.

 

    20-26: Internacia Junulara Festivalo en Pornassio, Ligurio, Italio. La tradicia paska festivalo de Itala E-Junularo, en ĉarmega vilaĝo en la norditala ĉemara regiono. * Itala Esperantista Junularo, Gioventù Esperantista Italiana, via Villoresi 38, IT-20143 Milano, Italio. retpoŝto: iej@esperanto.it

 

    22-26: Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo en Seto, Francio. Kunorganizita de SAT-Amikaro, Espéranto-France kaj pluraj societoj. * LOKO, 13bis rue Haute, FR-30310 Vergèze, Francio. retpoŝto: info@esperantosete2011.fr, TTT-paĝo: http://esperantosete2011.fr

 

    22-29: Printempa Semajno Internacia (PSI) en la klerigejo Maria Rosenberg, Waldfischbach-Burgalben, Germanio. La paska aranĝo por la tuta familio. TTT-paĝo: www.esperanto.de/psi, retpoŝto: psi@esperanto.de

 

    29 apr-01 maj: 5-a BRES, Brazila Renkontiĝo de Esperantistoj Spiritistoj en Braziljo, Brazilo. Spiritisma evento tute en Esperanto, kies temo estas: "Spiritisto, amu kaj instruu vin!" * BAES (Brazila Asocio de Esperantistoj Spiritistoj), retpoŝto: esperantospiritismo4@gmail.com

 

    29 apr-09 maj: 23-a Aroma Jalto en Jalto, Ukrainio. E-festivalo kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de la partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la belega naturo de Krimeo. * Volodimir Hordijenko, p/k 35, UA-01133 Kiev, Ukrainio. TTT-paĝo: www.aromajalto.ukrainio.org.ua, retpoŝto: volodomir@ukr.net.

 

    30 apr-07 maj: 32-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz, Pollando. La temo: "Civitana aktiveco de esperantistoj." * Ĉefa estraro de PEA, Aleja Wolności 37 F 7, PL-33-300 Nowy Sącz, Pollando. TTT-paĝo: www.esperanto.pl; retpoŝto: korlando@o2.pl.

 

    30 apr-08 maj: Printempaj intensaj kursoj kun ILEI, finiĝantaj per KER-ekzamenoj en Baugé, Francio. Kurso 1: "Elanu... saltu!" gvidata de Christophe Chazarein, por esprimi sin en bona Esperanto (A2-B1). Kurso 2: "Verve pri verboj" gvidata de Stefan MacGill, por progresintoj, kursgvidantoj kaj kursgvidontoj (B1-B2). Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK B1, B2 kaj C1. TTT-paĝo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique20; retpoŝto: kastelo@gresillon.org.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng