Ŝipo kun bruloleo donacita de la ĉina registaro al Japanio ekveturis de Dalian
2011-03-30
Tagmeze de la 29-a de marto ĉina petrolŝipo Shengchi entenanta 10 mil tunojn da benzino kaj 10 mil tunojn da dizeloleo donacitajn de la ĉina registaro al la japana ekveturis de haveno en Dalian al Japanio. La petrolŝipo atingos havenojn en Hiroshima kaj Ehime en la 1-a kaj la 2-a de aprilo.