2011-04-01 de Gama Duoji
Laǔ konigo de la Forstuma Administracio de la Tibeta Aǔtonoma Regiono, ekde la 1-a de marto Tibeto oficiale praktikas la “Regularon de la Tibeta Aǔtonoma Regiono pri protekto de malsekejoj” kaj Tibeto fariĝis unu el la provincoj kaj regionoj, kiuj publikigis regularon pri protekto de malsekejoj. Tio markis, ke Tibeto kun plej granda areo de malsekejoj en Ĉinio laǔleĝe protektos riĉfontojn de malsekejoj en sia regiono.
La “Regularo de la Tibeta Aǔtonoma Regiono pri protekto de malsekejoj” estas aprobita de la 19-a kunveno de la Konstanta Komitato de la 9-a Tibeta Popola Kongreso. La regularo enhavas 38 artikolojn koncernantajn starigon de arkivoj pri riĉfontoj de malsekejoj, revigligon de degenerintaj malsekejoj per akvodonado, limigo de paŝtado, ĉesigo de terkulturado, malpermeso de aliro al monto por forstumado, malpermeson de senrajtiga ellaso de akvoriĉfontoj en malsekejoj kaj terkulturado en malsekejoj, malpermeson de ellaso de toksaĵoj, malutilaĵoj kaj solidaj forĵetaĵoj en malsekejojn.
Pro orogenezo de Himalajo kaj aparta altebenaĵa klimato formiĝis en Tibeto ekologia sistemo de altebenaĵa malsekejo areogranda, vaste dissemita kaj karaktere aparta.
Laǔ konigo de forstuma departemento de Tibeto la ekologia sistemo de malsekejoj en Tibeto inkluzivas ĉefe lagojn, marĉojn, riverojn kaj aliajn. En la lastaj jaroj la ĉina registaro jaro post jaro multigis investon en Tibeto por protekti malsekejojn kaj en la pasintaj 5 jaroj ĝi asignis pli ol 90 milionojn da juanoj. En la jaro 2005 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio sankciis la malsekejan naturparkon Lalu, plej altaltituda kaj plej granda natura malsekejo en urbo de Ĉinio, kiel ŝtatnivelan naturrparkon. En 2010 la popola registaro de la Tibeta Aǔtonoma Regiono sankciis tibetajn malsekejon Sangsang, Angzicuo-Maerxiacuo kaj Ranwuhu kiel regionajn malsekejajn naturparkojn.
Krome oni konstruis en Tibeto Mapangyongcuo, Maidika kaj aliajn 6 regionnivelajn malsekejajn naturparkojn kun areo de 534.1 mil hektaroj, 3 ŝtatnivelajn malsekejajn parkojn (Duoqingcuo, Yani kaj Galang) kun areo de pli ol 44 mil hektaroj, kiuj plenigis breĉon en tibetaj malsekeja naturparko kaj ŝtatnivela malsekeja parko. La malsekejoj Mapangyongcuo kaj Maidika estis listigitaj kiel gravaj internaciaj malsekejoj.
Laǔ konigo de la forstuma departemento, por plue koni staton de tibetaj malsekejaj riĉfontoj ekde majo de 2010 Tibeto faris enketojn pri malsekejaj riĉfontoj antaǔ aliaj provincoj kaj regionoj de Ĉinio. Por tio la ĉina registaro asignis al Tibeto 2.5 milionojn da juanoj.
Fakulo pri mediprotekto opinias, ke efika protektado al sistemo de ekologiaj riĉfontoj de Tibeto ne nur estas bazo por daǔrigebla disvolviĝo de tibetaj ekonomio kaj socio, sed ankaǔ ludos gravan rolon por protekti diversecon de vivaĵoj de la mondo.
 Potala-palaco ĉirkaǔata de verda akvo |
|
 Akvobirdoj en malsekejo |
|
Akvobirdoj flugantaj super la Potala-palaco |
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|