Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Eldonejo Impeto: aperis du novaj libroj kaj unu baldaŭ aperos
2011-04-02

 

    Iosif Brodskij

    De nenie kun amo...

    Elektitaj verkoj

    Dua eldono, korektita kaj kompletigita. – Moskvo: Impeto, 2011. — 232 paĝoj, ilustrita. ISBN 978-5-7161-0223-1

 

    Tradukis Grigorij Arosev, Mikaelo Bronŝtejn, Klara Ilutoviĉ, Kris Long, Ludmila Novikova, Mikaelo Povorin. Prefaco, glosoj, kompilo kaj literatura redakto de Mikaelo Bronŝtejn. Redaktis Elena Ŝevĉenko. Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko. Fotoj por la libro estas afable prezentitaj de Oksana Kurpekova (Stokholmo) kaj Miĥail Milĉik (Sankt-Peterburgo).

 

    Pliaj informoj:

    http://impeto.trovu.com/poezio/brodskij2

 

 

 

    OKCITANAJ KANTOJ EN ESPERANTO

    Kompilis kaj tradukis Ludmila Novikova

    Respondeca redaktoro Anna Striganova

 

    Moskvo, IMPETO, 2011. – 40 paĝoj.

    ISBN 978-5-7161-0221-7

 

    La kantaro konsistas el du partoj. La unua parto sub la titolo "Mi, via fil'-trobador'" prezentas la plej famajn kantojn de Patrik', kiuj respegulas la tutan Okcitanion ekde Mezepoko ĝis la nuntempo, montras ĝian gloran kaj tragikan historion, belan naturon, ĉarmajn virinojn, riĉajn tradiciojn kaj modernan kulturon. En la kantoj bone senteblas la verva amo de la aŭtoro al la patrotero, lia animdoloro pro ties plagoj kaj kredo je hela estonteco de la Patrio. La dua parto de la kantaro sub la titolo "Eksonu la melodio de fifroj kaj tamburin'" estas ne granda, sed ege ĉarma florbukedo de la tradiciaj okcitanaj kantoj, karaj por ĉiu okcitaniano. Ĝi enhavas kaj la klasikaĵojn kun la poemoj de Mistralo, kaj la malnovajn popolajn kantojn, konatajn al ĉiuj loĝantoj de Okcitanio.

 

    Pliaj informoj:

 

    http://impeto.trovu.com/diversa/okcitana

 

    Baldaŭ aperos:

 

 

 

    Nikolao Gudskov.

    Origino de la vivo sur la Tero.

    Moskvo: Impeto, 2011. – 80 paĝoj, ilustrita. (Serio "Familia biblioteko") ISBN 978-5-7161-0224-8

    Scienca redaktoro prof. Amri Wandel, Universitato de Jerusalemo

    Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko

 

    Pliaj informoj:

   

    http://impeto.trovu.com/diversa/origino

 

    1 De nenie kun amo...

 

    2 Okcitanaj kantoj en Esperanto

 

    3 Origino de la vivo sur la Tero

 

(Kontribuo de Dima Ŝevĉenko)

Redaktoro : Ivanka Stoyanova

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng