Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono kritikas la restaŭron de la malnova sistemo en televido
2011-04-08

de XU CHANGAN

 


Baima Chilin

 

    La 28-a de marto estas la Tago de Servutul-emancipiĝo en Tibeto, en kiu Baima Chilin, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, faris paroladon en televido. Li diris, ke antaŭ la jaro 1952 en Tibeto diversaj nacianoj gvidataj de la Ĉina Komunista Partio pacigis la armitan ribelon de Dalai-bando, praktikis demokratian reformadon kaj nuligis la mil-jaran feŭdan servutulan sistemon kruelan kaj malhumanan kaj emancipis milionojn da servutuloj.

 

    Li diris, ke tiu tago por la popolanoj en Tibeto estas memorinda.

 

    Baima Chilin en la parolado esprimis sian gratulon kaj respekton al personoj de diversaj rondoj de Tibeto kaj esprimis sian sinceran dankemon al ĉiuj aliaj ĉinaj nacianoj, eksterlandaj tibetanoj kaj internaciaj amikoj, kiuj longtempe subtenas kaj atentas disvolvon kaj progreson de Tibeto.

 

    En sia parolado Baima Chilin retrorigardis la atingojn pri disvolvo en diversaj kampoj en la pasintaj kvin jaroj : la totala produkta valoro en la aŭtonoma regiono superis 50 miliardojn da juanoj; multe progresis la konstruado de bazaj instalaĵoj; la pokapa enspezo de kamparanoj kaj paŝtistoj atingis 4318.7 juanojn, kiu estas ĉirkaŭ duoble de tiu en 2005, kaj la inĝenierado por la kamparanoj kaj paŝtistoj profitigis 275 familiojn kun 1430 mil kamparanoj kaj paŝtistoj.

 

    Baima Chilin diris, ke ĝis la fino de 2010 la totala loĝantaro en Tibeto estis 2930 mil, 2.4-oble de tiu en 1959; kaj la vivdaŭro de la loĝantoj altiĝis de 35.5 jaroj al 67. La vivo de la popolanoj konstante pliboniĝis. Krom tio Tibeto la unua en la lando praktikis senpagan devigan edukadon en ĝiaj urboj kaj kamparo, vaste realigis la bazan 9-jaran devigan edukadon kaj novtipan pensi-asekuron por maljunaj kamparanoj. En tiu regiono preskaŭ malaperis junaj analfabetoj. La tibeta registaro ankaŭ starigis monhelpan sistemon, kaj pliboniĝas la soci-garantia sistemo en tiu regiono.

 

    “Tibeto estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio,”diris Baima Chilin, "tamen Dalai-bando, kiu delonge forfuĝis de la patrio, insistas en 'sendependigo de Tibeto' sub la mantelo de nacio, religio, homrajto, intencas renversi la registaron kaj restarigi la feŭdan servutulan sistemon."

 

    Baima Chilin en la parolado alvokas personojn de diversaj kampoj en Tibeto plenumi du grandajn aferojn pri disvolviĝo kaj stabileco de Tibeto. Li diris: “Ni nepre venkos la malfacilojn por antaŭenpuŝi la konstruadon de la nova Tibeto.”

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng