Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Qiongda – la nova direktoro de la administrejo de la Potala Palaco
2011-05-20

de Pubu Zhaxi

 

    Ĉijare 60-jara Qiongda eklaboris kiel la nova direktoro de la administrejo de la templo Potala Palaco. Qiongda naskiĝis en Lasao, Tibeto. En la aĝo de 7 jaroj lia familio sendis lin al iu malgranda templo por bonziĝi, tamen nur post unu jaro li eksbonziĝis kaj en sekvaj kelkaj jaroj li vivtenis sin per paŝtado de bovoj kaj ŝafoj, iam li eĉ laboris kiel poŝtisto.

 

    En 1965 kiam varbis la fajrobrigado sub la Sekureca Buroo de Tibeto, Qiongda sin aliĝis kaj fariĝis fajrobrigadano. Pro tio Qiongda havis ŝancon proksimiĝi al la Potala Palaco. Junie de 1984 en la dua tago post la incendio de la Qiangba-templo, Qiongda garnizonis en la Potala Palaco, kaj tie li faris la tria-klasan merition en la fajroestingada batalo. En 1985 post sia servo en fajrobrigado li laboris en la administra organizo de la Potala Palaco. Komence li laboris kiel gardisto, en 1988 kiam fondiĝis la Administrejo de la Potala Palaco kaj Qiongda nomumiĝis kiel ĝia vicdirektoro. Qiongda emocie diris: "Estas malfacile esprimi mian amon al la Potala Palaco, mi volonte kontribuas mian tutan vivon al la palaco!" En 2010 li oficiale fariĝis la nova direktoro de la administraciejo de la palaco.

 

    Kiel la nova direktoro de la administrejo de la palaco Qiongda ofte maltrankvilis pro la subtena kapablo de la konstruaĵoj. Pri tio li diris, ke pro antikveco al la konstruaĵoj de post la 1980-aj jaroj foje refoje minacis danĝeroj. En 1989 la ŝtato investis 55 milionojn da juanoj por la unuaperioda riparado de la palaco, kaj en 2002 la ŝtato refoje donis 200 milionojn da juanoj por la duaperioda riparado. Qiongda diris: "Post la dufoja riparo jam solviĝis la danĝeroj de la konstruaĵoj de la Potala Palaco, ni estas kortuŝita, ke la ŝtato tiel grave zorgas pri la templo." En la lastaj jaroj li estas pli atentema pri la sekureco de la templo. "Ĉiujare en vintro kvankam la vetero estas malvarma, ni neniam uzas iun ajn elektrajn hejtilojn por eviti la danĝeron el hejtado."

 


Qiongda, nova direktoro de la administrejo de la Potala Palaco 
 

Qiongda en sutro-konservejo 
 
 
Qiongda en sia oficejo
 

Qiongda en la tegmento de la templo por kontroli la kontraŭincendian sistemon 
 

 Ĉiutage Qiongda patroladas en la templo.
 
 
Ĉiutage Qiongda patroladas en la templo.
 

Qiongda indikis al la disĉiplo la deziritan lokon. 
 
 
Qiongda parolas kun la fajrbragadanoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
Gravaj eventoj de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng