Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Rakontoj pri Yang Shanzhou (I)
2011-06-20

de CHENG SANJUAN

 


Yang Shanzhou 

 

    Yang Shanzhou naskiĝis en Shidian-gubernio de Baoshan en Yunnan-provinco, Ĉinio. Li estis kompartia sekretario de subprovinco Baoshan.

 

    En 1988, post sia eksiĝo de la posteno de la sekretario, li revenis al sia hejmloko Shidian kaj ekplantis arbojn sur dezerta monto. En la pasintaj pli ol 20 jaroj li gvidis siajn samlokanojn planti arbojn pli ol 4666 hektarojn. Dank’ al tio la tiea kovriteco de arboj superis 87% kaj verdiĝis la antaǔa dezerta monto.

 

    De la jaro 1991 Yang Shanzhou ricevis multajn honorojn kaj rekompencon. En la 5-a de majo 2010 la baoshan-aj kompartio kaj registaro rekompencis al Yang Shanzhou 200 mil juanojn pro lia speciala kontribuo. Li donacis 100 mil juanojn al la Unua Mezlernejo de Baoshan, kaj la aliajn 100 mil juanojn al la arbarkulturejo sur Daliang-monto.

 

    En la 10-a de oktobro 2010 Yang Shanzhou mortis pro malsano en la aĝo de 83 jaroj.

 

    Konatiĝi kun Yang Shanzhou

 

    En la unuaj tagoj de mia eklaboro en Baoshan, mi ne konis Yang Shanzhou. En la fino de 1988, mi eklaboris en la ĵurnalista stacio de la ĵurnalo Yunnan Ribao en Baoshan, kaj tiam Yang Shanzhou jam ne estis sekretario de la subprovinca kompartio de Baoshan.

 

    Mi konatiĝis kun li en manĝejo de la sidejo de la subprovinca komitato de la kompartio. Tiam tie ofte manĝis junuloj ĵus diplomiĝintaj. Li ĉiam portis verdan militistan kaskedon, malhelbluan ĉinan uniformon iom senkoloriĝan kaj tolŝuojn. Li havas sunbrunan haǔton kaj malaltan staturon, tamen li estas kapabla. Kiam li venis al la manĝejo, li ĉiam portis porcelanan bovlon kun verda floro kaj laǔvice atendis por preni manĝaĵojn. Poste li silente manĝis en angulo kaj prenis bovlon da supo post manĝado kaj foriris, trinkante la supon.

 


Yang Shanzhou ĵus eksiĝinta de posteno de sekretario 

 

    Komence mi ne tre atentis lin, opiniante, ke li estas parenco de iu lonĝanta en la korto. Tamen pro multfoja renkontiĝo, min ekatakis scivolemo. Iu-tage, montrante Yang Shanzhou en angulo de la manĝejo, mi demandis mian kolegon: "Kiu estas la maljunulo?" Li respondis: "Ĉu vi ne konas lin? Li estas Yang Shanzhou, ekssekretario de la subprovinca partia komitato de Baoshan." La respondo surprizis min. Li estas tiel simpla kaj honesta, kvankam li estis loka gvidanto.

 

    En 1991, kiam mi aǔdis, ke li rezignis aranĝon de la organizo kaj revenos al sia hejmloko por verdigi monton, mi intencis intervjui lin. Tamen li rezignis la intervjuon kaj diris al mi, ke li estas tre ordinara kaj ne indas intervjuon.

 

    Tamen mi decidis fari la intervjuon. Iu-tage mi veturis per aǔtobuso al Shidian kaj venis al Daliang-monto post veturado de dekkelkaj kilometroj sur montvojoj per traktoro. En malalta kaj malseka simpla ĉambro el felto mi vidis Yang Shanzhou, kiu pritondis arbidojn klinante la kapon. Mia alveno surprizis lin kaj tuj videblis rido sur lia vizaĝo. Tiu-vespere ni sidis ĉirkaǔ la hejtoforno kaj varmigis teon per terpoteto. Li, neparolema, rakontis al mi, kial li ne volas resti en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, kaj en Baoshan, kial li revenis al Daliang-monto... Mi eĉ vidis larmojn sur lia vizaĝo, kiam li parolis pri kortuŝaj aferoj. Li diris, ke li devenas el vilaĝo kaj ne povas forlasi sian hejmlokon, li volas fari ion por la vilaĝo kaj ĝia posteularo. Tial li decidis reveni al la monto kaj planti tie arbojn.

 


Cerbumi pri estonteco de la loko 

 

    Mi loĝis 3 tagojn sur la monto. Frumatene Yang Shanzhou iris al laborejo, tie tagmanĝis kaj revenis vespere. Li mem preparis por mi manĝaĵojn kaj gastigis min per 4-5 pladoj. Laboristoj diris, ke ili profitis de mi. Ĉar en ordinaraj tagoj ili havis nur unu pladon kaj unu supon. La malnova sekretario neniam plendis pro la malbona vivkondiĉo. Plej emociinda por mi estas, ke en la dua tago post mia alveno, li prunteprenis por mi purajn litaĵojn dirante al mi, ke mi devas multe kovri min por ne malvarmumuĝi, ĉar urbanoj ne kutimas al malsekeco sur monto. Ĉiuvespere li metis varman akvon en mian ĉambron por ke mi lavu la piedojn por forigi lacon kaj bone dormi. Tiutage, kiam ni foriris, li tre frue ellitiĝis kaj piediradis pli ol 10 kilometrojn da montvojoj por veturigi min montmalsupren per traktoro.

 

    Post la intervjuo ni malofte intervidiĝis. Li okupiĝis pri verdigo de pli granda areo de dezerta monto kaj pri pli kaj pli multaj aferoj sur la monto, kaj malofte revenis al la korto de la subprovinca partia komitato. Komence de 1992 mi estis sendita al Kunming kaj de tiam neniam mi vidis lin, nur telefonis al li kelkajn fojojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng