2011-07-05 de ZHANG LANG
 En paŝtista domo |
|
 Kuirado de manĝaĵo farita el hordeo |
|
Arbaro kie loĝis la Ruĝa Armeo |
|
 Reveno el paŝtado |
|
 Ŝafoj sur stepo |
Banyou, troviĝanta en gubernio Ruoergai de la subprovinco Aba, Sichuan-provinco, en sudokcidenta Ĉinio, estis la unua loĝata vilaĝo, en kiu restis la Laborista kaj Kamparana Ruĝa Armeo de Ĉinio dum la Longa Marŝado (1934-1936). Ĝi ĝuas bonan reputacion kiel la unua vilaĝo survoje de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo.
Tiam en la vilaĝo estis pli ol 70 familioj. Mao Zedong kaj aliaj gvidantoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio loĝis en vintraj loĝejoj de lokaj paŝtistoj, kaj la vilaĝanoj donacis nutraĵojn kaj bovojn al la Ruĝa Armeo. La vilaĝanoj faris kontribuon por ke la Ruĝa Armeo malfermu vojon al la nordo.
Nun Banyou havas novan paŝtistan setlejon kaj entreprenas ruĝan turismon. La vivo de lokaj paŝtistoj multe pliboniĝis.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|