2011-07-11
 Parolas Gao Xiong, vicprezidanto de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, dum la aktivado nomata "Kultura Vespero de Indonezio". |
|
 Prezentado de "Kultura Vespero de Indonezio" |
Lastatempe, la indonezia ambasadorejo en Ĉinio kaj la Nanning-a Popola Registaro kune okazigis aktivadon por investo de turismado kaj disvastigo de kulturo de Indonezio, kaj por pliprofundigi interŝanĝon kaj kunlaboron de Ĉinio kaj Indonezio en ĉiuj kampoj.
Kelkdek miloj da popolanoj de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono spertis teknologion de batiko de Indonezio, kiu estas unu el la mondaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, ĝuis la prezentadon de tradiciaj kantoj kaj dancoj de Bali-insulo, Pulau Madura kaj Kalimantan, kaj paradon de vestoj faritaj el batiko.
Nanning estas ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|