Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj gvidantoj: Tibeto estas en sia plej bona periodo de la disvolviĝo
2011-07-11

 
Jia Qinglin, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, en la ekspona halo
 

Li Changchun, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, en la ekspona halo 
 

Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, en la ekspona halo 

 

    Tibeto estas en sia plej bona periodo de disvolviĝo, tion konfirmis en vendredo ĉinaj gvidantoj dum la vizito al la ekspozicio pri la 60-a datreveno de la paca liberigo de Tibeto.

 

    Jia Qinglin, Li Changchun kaj Li Keqiang, tri membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris la supren menciitajn vortojn dum la vizito al la ekspozicio okazanta en la Kultura Palaco de Nacioj en Pekino.

 

    La paca liberigo de Tibeto estas decida turno-punkto en la historio de la regiono, rimarkante la transiĝon de la aŭtokratio al la demokratio, de la malriĉeco al la prospero kaj de la izoliteco al la malfermeco, tion montris la gvidantoj en la oficiala komunikaĵo transsendita al la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo.

 

    Sub la gvido de la centra registaro kaj dank' al la nacia solidareco, la Tibeta Aŭtonoma Regiono spertis profundajn ŝanĝiĝojn kaj atingis grandan progreson en ekonomio kaj socio dum la pasintaj 60 jaroj.

 

    La ekspozicio el 500 fotoj, pli ol 30 historiaj objektoj, 30 tabuloj, grafikaĵoj kaj dokumentoj aŭdaj kaj videaj prezentas rimarkindajn fruktojn akiritajn de la regiono en la ekonomia, politika kaj kultura kampoj kaj en la socio dum la pasintaj 60 jaroj.

 

    La ekspozicio okazis en Pekino de la 15-a de junio ĝis la 8-a de julio, kaj startos ĉe la fino de la kuranta monato en Lhaso, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono.

 

(el http://french.news.cn/culture/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng