Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Pentraĵoj montras brilan pasintecon
2011-07-12

    La 27-an de junio inaǔguriĝis en la Belarta Muzeo de Ĉinio la ekspozicio de belartaĵoj "Brila pasinteco, pentraĵoj de epokoj -- celebre la 90-jaran datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio". La ekspozicio estas kune aranĝita de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj la Belarta Domo de Ĉinio.

 

    Altiras rigardojn de vizitantoj ĉirkaǔ 300 valoraj belartaĵoj kolektitaj ĉefe de la Belarta Muzeo de Ĉinio kaj aliaj 11 muzeoj inkluzive de la Ĉina Ŝtata Muzeo, la Milita Muzeo de la Ĉina Popola Revolucio. La eksponaĵoj estas dividitaj en tri partojn: batali por granda triumfo de la nova demokratia revolucio, socialisma revolucio kaj konstruado, kaj reformado, pordomalfermo kaj moderniga konstruado.

 

    La eksponaĵoj pentras la brilan pasintecon kaj grandan sukceson de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), montras la epokan spiriton de ĉina belarta verkado sub gvido de la principoj de KPĈ por literaturo kaj arto. Ili estas granda donaco dediĉita al la 90-jara jubileo de KPĈ.

 

    Cai Wu, Ministro de Kulturo de Ĉinio, faris parolon en la inaǔgura ceremonio. Li esperis, ke la rimarkindaj belartaj verkoj infektos, kuraĝigos kaj entuziasmigos homojn pliami KPĈ, ami la patrolandon kaj popolanojn, plifirmigos idealon kaj kredon de vizitantoj, kondensos antaǔenigan forton kaj plue ekscitos verkan entuziasmon de belartaj laborantoj por ke ili faru novan kontribuon por granda disvolviĝo kaj granda prospero de la socialisma kulturo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 
La unua kongreso de KPĈ (oleopentraĵo)
 
 
La Aǔtunrikolta Ribelo (oleopentraĵo)
 

Mao Zedong kaj Yang Kaihui (oleopentraĵo) 
 

Zhou Enlai kaj Qi Baishi (oleopentraĵo) 
 

Deng Xiaoping en vojaĝo por inspekti sudan Ĉinion (oleopentraĵo) 
 

Jiang Zemin inspektas digon. (oleopentraĵo) 
 

Antaǔ ekiro de kosmonaǔto (oleopentraĵo) 
 

Unukore kaj unuanime (lakpentraĵo) 
 
 
Norman Bethune (oleopentraĵo)
 

Lei Feng (gravuraĵo) 
 

Butiko en montvilaĝo (oleopentraĵo) 
 

En komenco de printempo (oleopentraĵo) 
 

Vizito de pentraĵo 

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng