Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Bileteja enspezo de la ĉina filmo je 18% kreskis en la unua duonjaro de 2011
2011-07-14


La filmo "Komenco de la Granda Reprosperigo" 

 

    La Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televido (ŜARFT) diris en la raporto publikita en la 13-a de julio, ke la bileteja enspezo de la ĉina filmo en transmara merkato atingis en la unua duonjaro de 2011 preskaŭ 5.7 miliardojn da juanoj (ĉ. 881 milionoj da usonaj dolaroj), je 18% kreskis kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

 

    Laŭ la filma buroo de ŜARFT la ĉina filmo en la enlanda merkato ricevis 2.93 miliardojn da junaoj, je 38% pli alta ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, kaj la fremdlandaj filmoj en Ĉinio gajnis biletejajn enspezojn de 2.77 miliardoj da juanoj, kaj je 1.6% kreskis.

 

    Laŭ la raporto "Komenco de la Granda Reprosperigo"memore al la 90-a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio per gajno de 304.69 milionoj da juanoj ĝis la fino de junio okupas la unuan lokon de la enlanda listo.

 

    "Kungfu-Pando 2" okupis la plej antaŭan vicon en la eksterlandaj filmoj kun sia bileteja enspezo de 596.75 milionoj da juanoj, post ĝi estas "Piratoj de la Kriba Maro" (472.06 milionoj da juanoj) kaj "Rapida Kvin" (Fast Five, 255.14 milionoj da juanoj).

 

    Kaj laŭ la raporto la bileteja enspezo de la ĉina filmo atingis senprecedence 10 miliardojn da juanoj.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng