Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Sidney Shapiro –- tradukisto kun usona ŝtataneco
2011-07-15

 

de LIU XIN

 

Afabla Sidney Shapiro 

 

   Sidney Shapiro havas viglan pensadon, povas libere uzi la ĉinan kaj anglan lingvojn kaj torente parolis, tial estas malfacile por mi kredi, ke li estas 96-jara maljunulo. Antaǔ alveno de la 90-jara datreveno de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) li ĝoje akceptis mian intervjuon. Li ekscite diris: "Nun Ĉinio jam leviĝis en la mondo, tio devas danki al la gvidado de KPĈ kaj al la komuna penado de la ĉina popolo, ĉar KPĈ intime interligiĝas kun la popolo."

 

    Sidney Shapiro havas ĉinan nomon Sha Boli, kies signifo estas erudicio kaj prudento. Printempe de 1947 li kun penso veni al Ĉinio por viziti kaj kun 200 usonaj dolaroj sola venis al Ĉinio. Estas neatendite, ke la vojaĝo intime kunligis lin kun Ĉinio.

 

Sidney Shapiro en militista uniformo en 1944 

 

    Kiel usonano Shapiro ĉiam estas batalanto kontraǔ faŝismo. Post veno al Ĉinio li tuj partoprenis en ĉina batalo kontraǔ faŝismo kaj helpis multajn revoluciulojn per sia fremdlandana statuso kaj spite al granda danĝero. En Ŝanhajo Shapiro konatiĝis kun sia edzino, kiu ŝanĝis lian tutan vivon kaj restigis lin en Ĉinio. En Ĉinio Shapiro sin ĵetis en ĉinan disvolviĝon kaj konstruadon, kaj komencis sian novan vivon.

 

Sidney Shapiro kaj lia edzino Fengzi en Ŝanhajo en 1948 

    Pri la malnova Ĉinio Shapiro havas bonan memoron. Li diris, ke tiam Ĉinio estis kovrita de teruro kaj ĉinoj vivis en abismo de mizero. La ĉina popolo estis premita de imperiismo, feǔdismo kaj burokrata kapitalismo (estis nomita tri grandaj montoj), kaj estis senindulge molestita de en- kaj eksterlandaj malamikoj. KPĈ sukcese faligis la tri grandajn montojn kaj faris la postiĝintan malnovan Ĉinion la nuna. Dank' al sia idealo kaj filozofio servi al la laboranta popolo KPĈ fondis la novan Ĉinion. Tion nur KPĈ povas fari.

 

    Rememorante la liberiĝon de Beiping (nuna Pekino) Shapiro ĝojis kiel infano. Kiam li per radiodissendo aǔdis pri eniro de liberiga armeo en Pekinon, li tuj kuris al Xizhimen por bonvenigi la armeon. "Tiama sceno estis tre grandioza. La soldatoj de la liberiga armeo plenis je vigleco. Ili portis avangardajn armilojn en la manoj kaj posedis bonajn ĉarojn, kompreneble kiuj estis donacitaj de estro de transporta brigado Chiang Kai-shek!" humure diris Shapiro.

 

    Parolante pri la fondiĝo de la nova Ĉinio estis videblaj fiero kaj ĝojo sur lia vizaĝo. Shapiro kaj lia edzino invitite suriris sur la revuan spektejon ĉe la pordego Tian'anmen por ĉeesti la festan ceremonion de la fondiĝo de la nova Ĉinio. Li diris, ke kiel usonano li feliĉe spertis la sensacian momenton por la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Kiam prezidanto Mao Zedong deklaris la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko, silento regas super Tian'anmen-placo, kaj tuj post momento eksplodis tondra ĝojkrio, kiu skuis la tutan teron. Shapiro diris: "Mi ne povis reteni miajn larmojn pro emocio. Mi emociiĝis por la naskiĝo de la nova ŝtata potenco kaj por la popolo de la lando. Sen KPĈ ne ekzistus la nova Ĉinio. En 1963 mi akiris ĉinan ŝtatanecon kaj fariĝis vera ĉino."

 

 Sidney Shapiro kaj lia nepino Stella en hejmo de Pekino

 

   Post fondiĝo de la nova Ĉinio Shapiro estis aranĝita en la Ĉina Fremdlingva Eldon-distribua Buroo kaj okupiĝis pri tradukado de la angla lingvo. Li estas unu el la fondintoj de la angla revuo "Ĉina Literaturo" kaj iam laboris por "Bildoj de Ĉinio". Li tradukis "Rakontojn pri Junaj Herooj" pri ĉina revolucio en la anglan lingvon kaj ĝin eldonis en Usono. Li tradukis ankaǔ la ĉinan klasikan romanon "Ĉe akvorando", modernajn literaturajn verkojn "Hejmo", "Batalo por defendi Yan'an" kaj "En vasta neĝkovrita arbaro", "Mia patro -– Deng Xiaoping" kaj aliajn rimarkindajn verkojn. Dank' al sia firma vivsperto kaj vastaj scioj li verkis "Ma Haide: Sagao de Usona Kuracisto George Hatem en Ĉinio", "Mia Ĉinio" kaj aliajn verkojn, kaj redaktis la libron "Judoj en la antikva Ĉinio", kiu plenigis la breĉon en la internacia scienca sfero. La 3-an de decembro 2010 li ricevis la "Premion por la Dumviva Atingo en Traduka Kulturo de Ĉinio".

 

Guo Xiaoyong (maldekstre), konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona Grupo, donas al Shapiro la "Premion por Dumviva Atingo en Traduka Kulturo de Ĉinio" en lia hejmo. 

 

Shapiro laboranta antaǔ komputilo

 

    Kvankam Shapiro estas 96-jara, tamen li ankoraǔ laboras sidante ĉe komputilo ĉiutage. Nun li servas kiel membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, tiu de la Ĉina Verkista Asocio kaj konsilio de la fondaĵo en la nomo de Song Qingling. Li persistas en sinekzercado per tajĝjiĉjǔan-o kaj promenado de 1 horo ĉiutage.

 

Shapiro en ĈPPIK 

 

    Shapiro esperas, ke KPĈ daǔrigos sian karieron laŭ la starpunkto kaj mondkoncepto difinitaj ĉe sia fondiĝo. Li diris: "Ĉio, kion faris KPĈ, estas por la popolo. Se ĝi pli perfektigos ion, kio ne estas tre bona, Ĉinio havos pli grandan esperon."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng