2011-07-19
Laŭ la raporto farita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo el Romo, ĉefurbo de Italio, en la 15-a de julio, pli ol 8 milionoj da personoj en Italio, t. e. ĉ. 13.8% de la totala loĝantaro de Italio, vivas en relativa malriĉeco, laŭ la ciferoj publikigitaj en la pasinta vendredo de la ŝtata statistika oficejo de Italio.
La budĝeta studo pri italaj familioj farita de la ŝtata statistika instituto de Italio en 2010 montris, ke pli ol 3 milionoj da italoj vivas en absoluta malriĉeco, ili konsistigas 5.2% de la totala loĝantaro de Italio.
La familio el 2 membroj estas konsiderita kiel relative malriĉa, se ĝi disponas 992.46 eŭrojn (ĉ. 1 399 usonaj dolaroj) monate. Tiu ĉi cifero superis 9 eŭrojn (ĉ. 12.7 usonaj dolaroj) ĉe la sojlo de la jaro 2009, laŭ la ŝtata statistika oficejo.
La familio kies monata enspezo estas malpli ol aŭ egalas al tiu ĉi limito estas konsiderita kiel vivanta en absoluta malriĉeco.
Pli kaj pli da italoj vivas en malriĉeco en la sudo de Italio, kie la ekonomia disvolviĝo restas postiĝinta kompare kun tiu en aliaj regionoj de la lando, laŭ tiu ĉi enketo.
La procento de relativa malriĉeco de la familioj en la sudo de la lando estas 23%, dum tiu de la familioj en la centra kaj norda partoj de la lando -- 6.3% kaj 4.9% respektive.
(el http://french.news.cn/societe/)
Redaktoro: Wang Lihua
|