|   2011-07-21 
 
 
| 
   Filipinaj soldatoj kaj ŝarĝaviadilo sur Zhongye-insulo 
  |   
  
    La 20an de julio, respondante ĉi-rilatan demandon de ĵurnalisto, Ma Zhaoxu, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio forte protestas kontraŭ la vizito de filipinaj leĝfarantoj al Zhongye-insulo. Li asertis, ke la filipina ago serioze atencis la teritorian suverenecon de Ĉinio. Laŭ mediataj raportoj, kvin filipinaj leĝfarantoj tiutage iris sur Zhongye-insulon en la Suda Ĉina Maro kaj plantis la nacian flagon de Filipinoj sur la insulo. Li diris, ke Ĉinio havas nekontesteblan suverenecon super Nansha-insularo kaj apudaj akvoareoj. 
  
(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia) 
  
  
   |