2011-07-22
 Eziz rakontas historion de la partio al infanoj. |
Ĉiu-matene ujgura maljunulo Eziz eniras sian kolektan domon pri historio de la Komunista Partio de Ĉinio en Ujgura Aŭtonoma Regiono de Xinjiang. Li, 71 -jara maljunulo, jam kolektis multajn bildojn kaj fotojn de gvidantoj nunaj kaj antaŭaj de KPĈ. Ankaŭ troviĝas sur la muro multaj ĵurnaloj de diversaj jaroj. Li esprimas sian veran emocion al la partio kaj la lando per 50-jara kolekto. Loka registaro helpis lin konstrui du domojn por ekspozicii liajn kolektaĵojn. En la 25-a de junio, 2010, malfermiĝis la du domoj, nomataj "Ruĝa Kolektejo" kiuj fariĝis bazoj de patriotisma kaj morala edukado al la gejunuloj.
Laŭ informoj, liaj gepatroj forpasis, kiam li estis infano, kaj antaŭ fondiĝo de la nova Ĉinio li paŝtis ŝafojn por bienulo kaj loĝis en la ŝafo-stalo. Tamen post liberigo, Eziz fariĝis kadro de la Komunista Junulara Ligo kaj sekretario de la partia filio. Pro sia 30-jara historio membriĝanta en la partio, Eziz havas profundan amon al ĝi.
Iuj el liaj kolektoj tre multe valoras nuntempe, sed li ne atentas la ekonomian valoron de la kolektaĵoj, ĉar li neniam pensas elvendi ilin. "Mi kolektas ilin por esprimi dankon al la partio kaj prezidanto Mao kaj por ke miaj estontaj generacioj memoru la bonecon de la partio," li diris.
Li kolektis pli ol 80 insignojn kun la portreto de Mao Zedong, 1200 librojn pri revolucio en historio kaj 2000 bildojn de herooj en revolucio. Plie, li ankaŭ kolektis 800 memorindajn ĵurnalojn en la pasinta duonjarcento.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|