2011-07-22
de XIA WENHUI
Okaze de la 90-jara datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la tuta mondo parolas pri "fenomeno de KPĈ", esploras signifojn de KPĈ al Ĉinio kaj la mondo, kaj inspiron alportitan de ĝiaj disvolvaj travivaĵoj en la pasintaj 90 jaroj.
Kion signifas la "fenomeno de KPĈ" por Ĉinio?
J. Stapleton Roy, usona eksambasadoro al Ĉinio, intervjuata en Pekino en la akcepto por festi la 30-jaran datrevenon de stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono |
Ŝajnas al multaj internaciaj observistoj, ke la fondiĝo de KPĈ antaǔ 90 jaroj antaŭ ĉio signifas sortan turniĝon de la malriĉa, malforta kaj malpaca antikva lando en la Oriento. De tiam la sorto de la ĉina nacio estas intime ligita kun gvido de KPĈ. J. Stapleton Roy, usona eksambasadoro en Ĉinio, per sia propra sperto kaj observado konkludis, ke ekzistas "neevitebla interna logiko" inter la ĉina vojo kaj KPĈ.
Ŝajnas al egipta direktoro de la Konfucea Instituto en Egiptio, ke KPĈ povas preni sur sin gravan taskon gvidi la ĉinan nacion releviĝi pro tio, ke ĝi estas politika partio enradikiĝinta en la popolo kaj administranta la ŝtaton por la popolo, kaj ĝiaj interesoj estas la naciaj.
Kion signifas la "fenomeno de KPĈ" por la mondo?
Okaze de la 90-jara datreveno de la fondiĝo de KPĈ, komentante la batalajn travivaĵojn de KPĈ la internacia socio havas komunan konon: KPĈ refoje kondukis la ĉinan nacion al la centro de la monda scenejo, feliĉigis Ĉinion kaj profitigis la mondon. Germana diplomato Marco Muller diris, ke la realiĝo de ŝtata prosperiĝo kaj popola fortiĝo de Ĉinio kun granda loĝantaro estas "mirakla kontribuo" de KPĈ al la mondo.
Amaso da faktoj montras ankaǔ, ke Ĉinio sub gvido de KPĈ estas pli kaj pli grava forto por defendi pacon kaj disvolviĝon de la mondo. Iu hispana erudiciulo diris, ke se oni objektive taksus ĉinan rolon en traktado de internacia financa krizo kaj en internaciaj fokusaj problemoj, oni povos kompreni la "mondan valoron" de KPĈ.
Kion signifas la "fenomeno de KPĈ" por la homaro?
 Song Luzheng, ĉina erudiciulo loĝanta en Francio |
Song Luzheng, ĉina erudiciulo pri politiko loĝanta en Francio, opinias, ke la nuna Ĉinio sub gvido de KPĈ havas apartan sisteman avantaĝon, kiu estas, ke la reganta partio tenas plej intimajn kontaktojn kun la popolo, vere reprezentas la popolon, povas pli efike administri la ŝtaton, ellabori pli longan celon kaj planon, pli respondece kaj pli firme konduki la ĉinan nacion efektivigi grandan celon.
Multaj internaciaj observistoj montras sen antaǔa interkonsento, ke por la tuta homaro la praktiko de KPĈ konduki la ĉinan popolon al justa, demokratia, prospera kaj feliĉa socio liveris konvinkan elekton. Kiel diris Julio Vazquez, profesoro de la Havana Universitato en Kubo, ke la grava fenomeno en la 21-a jarcento estas, ke la nova disvolva modelo sub gvido de KPĈ senĉese akiris sukcesojn atentatajn de la mondo, kio estas bona inspiro por disvolviĝo de la homaro.
Dank' al siaj esploro kaj atingoj en kondukado de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj, KPĈ skribis gravajn ĉapitrojn en la homa historio kaj riĉigis mult-enhavojn de la historio de la homaro. La sperto kaj riĉaĵoj de KPĈ estas ankaǔ tiuj de la homa historio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|